| Abstract |
En 2023, sur la paĝoj de Pampaedia aperis fak artikolo kiu komparas la edukadajn spertojn pri Esperanto en lernejoj kiuj sekvas la Metodon Montessori. Aŭtoris ĝin la verkanto kaj Chiara Bonazzoli, certigita trejnistino pri la Metodo por la itala asocio Opera Nazionale Montessori. Ĉi tiu artikolo prezentas unua foje en Esperanto la enhavon de tiu fakartikolo en originala maniero, kun piednotoj por prezenti la fontojn, kiuj ne aperis en la itala fakartikolo. La eltiroj el la verkaro de Maria Montessori estas esperantigitaj unuafoje, laŭ la scio de la aŭtoro.
|